preĝo sur la akropolo de Renan

Prière sur l’Acropode de Renan,
Je suis né, déesse aux yeux bleus.

Mi naskiĝis, diina bluokululo, de barbaraj gepatroj, ĉe la bonaj kaj virtaj Cimeroj kiuj vivas sur la bordo de maro senluma, hirtigita de rokoj, ĉiam batata de ŝtormoj. Tie oni konas apenaŭ la sunon; la floroj estas la muskoj maraj, la algoj kaj la koloraj konkoj kiujn oni trovas en la fundo de la golfetoj dezertaj. Tie la nuboj ŝajnas sen koloro, kaj mem la ĝojo estas kelke malĝoja; sed fontanoj de akvo malvarma tie fluas el la rokoj, kaj la okuloj de la junulinoj estas kiel tiuj verdaj fontanoj en kiuj, sur fundoj de herboj ondoformaj, reflektas sin la ĉielo.

Miaj praavoj, tiel antikvaj kiel oni povas koni, estis dediĉitaj al fora navigado sur maroj, kiujn viaj Argonaŭtoj neniam konis. Mi aŭdis, dum mia juneco, la kanzonojn pri vojaĝoj al poluso; mi estis lulata en la memoro de la glaciflotaroj, de la nebulaj maroj laktecaj, de la insuloj plenaj de birdoj, kiuj siahore kantadas, kaj flugiĝante ĉiuj kune mallumigas la ĉielon.

Komence skribita de Renan, poste tradukita en Ido de Bofronto, fine tradukita de mi.

Advertisements

2 pensoj pri “preĝo sur la akropolo de Renan

lasu komenton

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s