kelkaj avantaĝoj de Ido

Laŭ mia sperto, lerni Esperanton estas tiel facila kiel lerni Idon. Tamen jen kelkaj okazoj en kiuj Ido estas pli simpla ol Esperanto. Ĉi tiu artikolo neniel estas pri beleco aŭ belsono ĉar mia plej ŝatata kanto en konstruita lingvo estas… kanto en Esperanto. Vere mi opinias, ke ambaŭ lingvoj povas esti konsiderataj belaj aŭ eĉ malbelaj. (Jes, mi konas plurajn homojn kiuj trovas Idon malbelega kaj Esperanto eĉ pli malbelega. Ili malŝatas la literon K.)

ortografio kaj elparolado

Bedaŭrinde Zamenhofo tute ignoris facilecon elparoladan kiam li kreis Esperanton. Tute kontraŭe, la lingvistoj kiuj kreis Idon zorgis multe pri elparolado do ĝi estas pli facila. Plie la ortografio estas pli simpla kaj pli internacia. Ankaŭ estas nenia supersigno.

/ajn = /a

La adjektivo estas akordata nek kun la pluralo nek kun la akuzativo. Tio estas pli facile elparolebla.

hejmajn paĝojn = hemala pagini(n) (La n dependas de la vortordo.)

/ojn = /in aŭ /i (laŭ vortordo)

Pli facile elparolebla.

Mi amas tiujn librojn. = Me amas ta libri.
Tiujn librojn mi amas. = Ta librin me amas.

ĉ, ch, cx = ch

ĉefo (ankaŭ chefo aŭ neoficiale cxefo) = chefo

ĝ, gh, gx, ĵ, jh, jx = j

Pli simpla kaj pli facile elparolebla. (Oni rajtas elparoli J aŭ kiel Ĝ aŭ kiel Ĵ.)

ĝuo (ankaŭ ghuo aŭ neoficiale gxuo) = juo
ĝojo (ankaŭ ghojo aŭ neoficiale gxojo) = joyo
ĵus (ankaŭ jhus aŭ neoficiale jxus) = jus
ĝusta (ankaŭ ghusta aŭ neoficiale gxusta) = justa

gv = gu

Pli internacia.

gvido = guido
lingvo = linguo

ĥ, k, hh, hx = k

Pli facile elparolebla kaj pli simpla.

arĥitekturo (ankaŭ arkitekturo, arhhitekturo aŭ neoficiale arhxitekturo) = arkitekturo
ĥoro (ankaŭ hhoro aŭ neoficiale hxoro) = koro
ĥemio (ankaŭ kemio, hhemio aŭ neoficiale hxemio) = kemio
meĥaniko (ankaŭ mekaniko, mehhaniko aŭ neoficiale mehxaniko) = mekaniko

j = y

Pli internacia en multaj okazoj. Liberigas la litero J por Ĝ kaj Ĵ.

ĝojo (ghojo, gxojo) = joyo
jaro = yaro
jes = yes
juna = yuna

kv = qu

Pri internacia kaj etimologia.

akvo = aquo
biskvito = bisquito
ekvilibro = equilibro
sekvo = sequo

ŝ, sh, sx = sh

Nur unu sistemo anstataŭ du (aŭ eĉ tri neoficiale!).

ŝarko (ankaŭ sharko aŭ neoficiale sxarko) = sharko
ŝildo (ankaŭ shildo aŭ neoficiale sxildo) = shildo
ŝoko (ankaŭ shoko aŭ neoficiale sxoko) = shoko
ŝuo (ankaŭ shuo aŭ neoficiale sxuo) = shuo

ŭ, u, ux = u

Nur unu sistemo anstataŭ du (aŭ eĉ tri neoficiale!).

aŭdo (ankaŭ audo aŭ neoficiale auxdo) = audo
Aŭstralio (ankaŭ Australio aŭ neoficiale Auxstralio) = Australia

ks, kz, s = x

Pli simpla, internacia kaj etimologia. Oni rajtas elparoli X kiel sive ks sive gz.

ksilofono = xilofono (Oni elparolu ĝin kiel “ksilofono” aŭ “gzilofono”.)

Mi faru vin rimarki, ke pluraj esperantistoj nature pronuncas vortojn kiel “ksilofono” malĝuste kaj kontraŭfundamente, ĉar anglo pronuncas gin nature kiel \ziloˈfono\, franco, kiel \ɡziloˈfono\, ktp., anstataŭ kiel la tre severe nura \ksiloˈfono\. Do kial limigi la elparoladon al nur s anstataŭ ankaŭ z? Estus tiel pli simpla, se oni forĵetus la regulon pri “unu litero, unu sono” kaj akceptus ankaŭ \ɡziloˈfono\! Ĉar vere, la kombinaĵoj ks kaj gz malpermesiĝas skribe en Ido do nur la litero X rajtas esti elparolata tiel.

Ankaŭ:

eksplodo = explodo
ekzemplo = exemplo (Ree en Esperanto, oni rajtas elparoli nur kiel /ekˈzemplo/, ne kiel /eɡˈzemplo/. Eĉ la angla Vikivortaro indikas la kontraŭfundamentan /eɡˈzemplo/!)
esprimo = exprimo
esploro = exploro

nkt = nt

Oni pli facile elparolas ĉiun literon korekte.

Kun “nkt”, multaj personoj elparolas la N kiel /ŋ/ anstataŭ /n/. Tio estas kontraŭfundamenta ĉar unu litero havas nur unu sonon en Esperanto.

punkto (/ˈpunkto/ anstataŭ /ˈpuŋkto/) = punto (/ˈpunto/)
sankta (/ˈsankta/ anstataŭ /ˈsaŋkta/) = santa (/ˈsanta/)

aj (antaŭ konsonanto) = ai
ej (antaŭ konsonanto) = ei
oj (antaŭ konsonanto) = oi

Pli internacia kaj pri ĝusta laŭ lingvoscienco.

bojkoto = boikoto

Ido ja kreiĝis de lingvistoj. En la angla, la vorto boycott elparoliĝas kiel /ˈbɔɪkɑt/ anstataŭ /ˈbɔjkɑt/. Esperanto inventis nuancon kiu ne ekzistas en la naturaj lingvoj el kiuj ĝi ĉerpis! Sonscienco demonstras, ke “j” reale havas pli ol nur unu sonon en Esperanto, kaj ke ĝi iuozake konfliktas kun la elparolado de “i”. Ĉu reale estas diferenco inter “bojkoto” kaj boikoto?

Ankaŭ:

fajro = fairo
pejzaĝo = peizajo (en la franca: /pe.i.zaʒ/)
vejno = veino

(Estas interesa ke la litero I translokas la akcenton al si laŭ la reguloj pri akcentado. Ĉar oni malpermesis ayeyoyuy, ktp., en Ido, pluraj idistoj malgraŭ tio elparolas “fairo” kiel “fajro” kaj “veino” kiel “vejno”. Tio estas kontraŭregula sed, ĉar la reguloj pri elparoladon en Ido ne estas tiel severaj kiel en Esperanto, kaj ĉar la elparolo fajro en Ido ne povas havi alian literumon ol “fairo”, tio estas tolerebla.)

Fine oni povus diri: “Ho, eble Zamenhofo neniam permesis aiei aŭ oi antaŭ konsonanto!” kaj tio ŝajnas vera laŭ la Universala Vortaro (escepte kun “foino”, eble pro la akcento). Tamen la Oficialaj Aldonoj de la Akademio de Esperanto adoptis “aidoso” anstataŭ “ajdoso”. Ĉu tio estas eraro de la Akademio, aŭ ĉu estas reale diferenco inter aidoso kaj ajdoso? Nu, ŝajnas, ke tio estas laŭvola: tio estas escepto de la Akademio ĉar “aidoso” venas de la angla AIDS, kiu estas mallongigo de Acquired Immune Deficiency Syndrome. Do oni devas elparoli ĉiu litero aparte kaj distinge de ajdoso. Ho! tio estas saĝa.

sc, kc, ksc = c

Pli simpla kaj pli facile elparolebla.

absciso = abciso
akcelo = acelero
ekscelenco (!) = ecelenco
ekscito (!) = ecito
okcidento = ocidento
scienco = cienco

v (ŭ) = w

Strange Zamenhofo malpermesis “ŭ” post konsonanto aŭ komence de vorto. Ĉu tio estas ĉar ĝi estus “tro malfacila” pri elparoli al la rusoj kaj al la poloj? Tamen li tute akceptis “anstataŭi”, “antaŭe”, kaj eĉ “ŭo” kiel la nomo de la litero! (La elparolo de “antaŭ” estas /ˈantaw/ kaj /w/ ne ekzistas en la rusa. Ve!) Ankaŭ, la pola havas vortojn kiel ładny (elparolata kiel /ˈwad̪n̪ɨ/). Do kial ne Ŭaŝingtono anstataŭ “Vaŝingtono”? Pro facileco elparolada? Nu, la “ŭ” en Ŭaŝingtono estas tiel (mal)facila pri elparoli kiel la “ŭ” en “ŭo”, “antaŭe”, ktp., ĉu ne?

La litero W de Ido estas multe pli internacia ol la litero Ŭ de Esperanto… kreita de nia Zamenhofo. Ĝi havas la saman sonon, sed oni uzas ĝin antaŭ vokalo aŭ komence de vorto en tiuj okazoj, kiujn Zamenhofo uzis la literon V.

darvinismo = Darwinismo
okcidento = westo
Vaŝingtono = Washington
vato = wato

kelkaj eraroj

agrabla = agreabla
adulto = adultero
boji (aboji)
bombono = bonbono
diboĉo = debocho
eraro = eroro
Finnlando = Finlando (Kiu elparolas la du n?!)
fulmo = fulmino
martelo estas objekto sed ŝovelo estas ago?!
mirho = miro (Multe pli facile elparolebla!)
orfo = orfano
pokalo = bokalo
ŝanco (ĉanco) = chanco
ŝanĝo (ĉanĝo) = chanjo
teruro = teroro

kelkaj konfliktoj

Tiuj konfliktoj demonstras, ke iuj deformoj Esperantaj estas tute vanaj kaj faras la lingvon esti neutile malpli simpla pri memori.

respekt/o kaj re/spekt/o: ripari, ripeti, ktp.

Oni havas “rilati” (kaj re/lat/i) sed “relativa”. Tia nekohero faras lerni Esperanton tiel neutile malfacila! Por solvi tiun problemon, Ido uzas ri/ anstataŭ re/, do ĉiuj vortoj kiuj ne estas derivaĵoj kaj kiuj nature komenciĝas per re ja komenciĝas per re!

rimarko = remarko (sed re/mark/o = ri/mark/iz/o)
riparo = reparo
ripeto = repeto (sed re/pet/o = ri/preg/o)

Ankaŭ:

ekskuz/o kaj eks/kuz/o: esplori, esprimi, ktp.

Tia nekohero faras lerni tiujn vortojn neutile malfacila!

akuzativon

Oni markas la akuzativon nur kiam la objekto estas antaŭ la subjekto. Eĉ unu el la plej popularaj esperantistoj, Evildea, forgesas ofte la akuzativon kiam li parolas kaj kiam la objekto estas post la subjekto ĉar tiuokaze la akuzativo estas tute neutila.

Me hakas la arboro. = Mi hakas la arbon. (La plej kutima ordo.)
Me la arboro hakas. = Mi la arbon hakas. (Kutima.)
Hakas me la arboro. = Hakas mi la arbon. (Malofta.)
La arboron hakas me. = La arbon hakas mi. (Malofta.)
La arboron me hakas. = La arbon mi hakas. (Kutima.)
Hakas la arboron me. = Hakas la arbon mi. (La malplej kutima ordo.)

adjektivoj

La adjektivoj prenas nek la akuzativon nek la pluralon. Kiel tion demonstras la anglan, akordi la epitetajn adjektivojn estas tute neutila.

La reda pomin me manjis. = La ruĝajn pomojn mi manĝis.

Se mi skribus “La ruĝa pomojn mi manĝis”, ĉu oni reale miskomprenus?

internacieco

Multaj vortoj estas pli internaciaj. Jen nur malmultaj ekzemploj:

hidrargo (latina) = merkurio (angla, franca, itala, hispana)
knabo (germana) = puero (angla, franca, latina)
lakso (?) = diareo (germana, angla, franca, itala, hispana)
leontodo (?) = leon-dento (germana, angla, franca, itala, hispana)
peti (pola kaj latina) = pregar (franca kaj itala)
plenkreskulo = adulto (angla, franca, itala, hispana)
sperto (?) = experienco (angla, franca, itala, hispana)
teamo (angla) = esquado (angla, franca, itala, hispana)
terni (franca?) = sternutar (angla, franca, itala, hispana, latina)
terpomo (franca kaj germana) = patato (germana, angla, franca, itala, rusa, hispana, latina)

franceco?

Oni ofte diras, ke Ido estas pli “franca” ol Esperanto. Ĉu vere? Jen kelkaj vortoj kiuj estas pli “francaj” en Esperanto:

aĉeti (franca acheter) = komprar (itala kaj hispana)
afero (franca affaire) = kozo (itala kaj hispana)
aĝo (franca âge) = evo (latina)
ajlo (franca ail) = alio (latina)
atendi (franca attendre) = vartar (germana)
atendi (franca s’attendre) = expektar (angla, franca, itala, hispana)
atuto (franca atout) = trumpo (germana kaj angla)
beni (franca bénir) = benedikar (latina)
bieno (franca bien) = domeno (germana, angla, franca, itala, hispana)
biero (franca bière) = biro (angla kaj itala)
buklo (franca boucle) = loklo (germana, franca kaj rusa)
buŝo (franca bouche) = boko (franca, itala, hispana)
ĉano (franca chien) = hano (germana kaj angla)
ĉar (franca car) = nam (latina)
ĉerko (franca cercueil) = sarko (germana)
ĉeno (franca chaine) = kateno (angla, itala, hispana)
ĉevalo (franca cheval) = kavalo (itala)
dimanĉo (franca dimanche) = sundio (germana kaj angla)
diri (franca dire) = dicar (franca, itala, hispana)
ekrano (franca écran) = skreno (angla)
ekspluati (franca exploiter) = explotar (hispana)
enketo (franca enquête) = inquesto (hispana)
fandi (franca fondre) = fuzar (angla, franca, itala, hispana)
fari (franca faire) = facar (franca, itala, hispana)
fermi (franca fermer) = klozar (angla, franca, itala)
flano (franca flan) = flado (germana)
foiro (franca foire) = ferio (hispana kaj latina)
fojno (franca foin) = feno (itala kaj latina)
foko (franca phoque) = mar-hundo (germana kaj angla)
grimpi (franca grimper) = klimar (germana kaj angla)
honto (franca honte) = shamo (germana kaj angla)
kaŝi (franca cacher) = celar (angla, franca, itala, hispana)
kero, koro (franca cœur) = kordio (germana, angla, franca, itala, hispana)
koko (franca coq) = hano (germana kaj angla)
kolero (franca colère) = iraco (itala kaj hispana)
koni (franca connaitre) = konocar (franca, itala, hispana)
kraĉi (franca cracher) = sputar (angla, franca, itala)
kudri (franca coudre) = sutar (angla, franca, hispana)
kuiri (franca cuire) = koquar (angla, franca, itala, rusa, hispana)
laca (franca las) = fatigita (angla, franca, itala, hispana)
larmo (franca larme) = lakrimo (angla, franca, itala, hispana)
lui (franca louer) = lugar (hispana)
lupo (franca loup) = volfo (germana kaj angla)
mem (franca même) = ipsa (latina)
meti (franca mettre) = pozar (franca, itala, hispana)
mono (franca monnaie) = pekunio (latina)
muŝo (franca mouche) = moskito (germana, angla, franca, rusa, hispana)
naĝi (franca nager) = natar (angla, franca, itala, hispana)
neĝo (franca neige) = nivo (itala, hispana)
okazo (franca occasion) = evento (angla, franca, itala)
paĝo (franca page) = pagino (germana, angla, franca, itala, rusa, hispana)
parkere (franca par cœur) = memore (angla, franca, itala, rusa, hispana)
pentri (franca peindre) = piktar (franca, itala, hispana)
piedo (franca pied) = pedo (germana, angla, franca, itala, rusa, hispana)
poento (franca point) = punto (germana, angla, franca, itala, rusa, hispana)
rampaĵo (franca ramper) = reptero (germana, angla, franca, itala, rusa, hispana)
ruĝa (franca rouge) = reda (angla)
seĝo (franca siège) = stulo (german, angla kaj rusa)
seka (franca sec) = sika (angla, franca, itala, rusa, hispana)
soifo (franca soif) = dursto (germana kaj angla)
sorto (franca sort) = fato (germana, angla, franca, itala, rusa, hispana)
suĉi (franca sucer) = sugar (germana)
turo (franca tour) = turmo (germana)
vendredo (franca vendredi) = venerdio (itala)
viando (franca viande) = karno (germana, angla, franca, itala, hispana)
violono (franca violon) = violino (germana, angla, franca, itala, hispana)

Vere, la franca ne gravas en Ido pli multe ol la germana, la angla, la itala, la rusa aŭ la hispana: nur internacieco kaj facileco elparolada gravas. Zamenhofo adoptis multajn vortojn kiuj estas nur en la franca; la pioniroj de Ido adoptis multajn vortojn kiuj estas eble ankaŭ en la franca. Tio estas ĉar la franca estas unu el la plej latinidaj lingvoj, kaj la latina estas plej ofte origino de la plej internaciaj vortoj.

La propagando kontraŭ Ido insistadas…

Ho, ankaŭ:

  • La franca kaj Esperanto indikas la pluralon per aldoni literon (S kaj J). Ido indikas la pluralon per anstataŭigi la fino O per la fino I… kiel la itala.
  • La franca kaj Esperanto akordas la adjektivon kun la pluralo (kaj la akuzativo por Esperanto). Ido ne faras tion… kiel la angla.
  • La franca kaj Esperanto uzas la virseksa nomo por esprimi la tutan specon. Ido ne faras tion… kelke kiel la angla (fowl/cock/hen = hano/hanulo/hanino = koko/koko/kokino).

kelkaj neutilaj nuancoj

barb/o, barbir/o = barb/o, barb/ist/o (respektive)
ĉeno, kateno = kateno
kero, koro = kordio
neŭtra, neŭtrala = neutrala
estro, mastro = mastro
ofica, oficiala = oficala
redakt/o, redaktor/o, redakci/o = redakt/o, redakt/ist/o, redakt/ad/o (respektive)
universa, universala = universala

kelkaj utilaj nuancoj

arbaro = arboraro (Sed ĝi povas esti heĝo, eta aro de arboj, ktp.)
aviadilo = aviacilo (Sed ĝi povas esti aeroplano, helikoptero, ktp.)
flugilo = flugilo (Sed ĝi povas esti alo, aeroplano, balono, ktp.)
lernejo = lerneyo (Sed ĝi povas esti gimnazio, liceo, universitato, ktp., aŭ eĉ nur ĉambro.)
malsanulejo = maladeyo (Sed ĝi povas esti hospitalo, kliniko, ktp., aŭ eĉ nur ĉambro.)
preĝejo = pregeyo (Sed ĝi povas esti Kristana preĝejo, moskeo, sinagogo, ktp., aŭ eĉ nur ĉambro.)

Fine jen frazo en kiu “de” estas malklara en Esperanto:

La Gioconda estas pentraĵo [de] virino, [de] Leonardo da Vinci kaj [de] la franca respubliko.

En Ido, oni havas tri “de”:

de (origino) = de
de
(aŭtoro) = da
de
(posedanto) = di

Tiel oni povas esprimi la ĉi-supran frazon multe pri klare!

En Esperanto, oni devas uzi aliajn vortojn por esti klara:

La Gioconda estas pentraĵo [el] virino, [farita de] Leonardo da Vinci kaj [posedata de] la franca respubliko.

Kia simpla lingvo…

seksismo

Ĉiuj taŭgaj vortoj estas genroneŭtraj.

/in/ = /in/
/iĉ/ (laŭ neoficiala iĉismo) = /ul/

patro = patrulo (patro maskULa)
patro aŭ patrino = patro
patrino = patrino (patro femINa)
gepatroj = gepatri

koko = hano
koko virseksa = hanulo (hano maskULa)
kokino = hanino (hano femINa)

blankulo = blanko
blankulo virseksa = blankulo
blankulino = blankino

Ankaŭ estas pli da pronomoj por esprimi ion ajn sen seksismo.

ri (laŭ neoficiala riismo) = lu por ia ajn estaĵo
ŝi (shi, sxi) = el(u)
li = il(u) aŭ la genroneŭtra “lu”
ĝi (ghi, gxi) = ol(u) krom infanoj, por kiuj oni uzu “lu”
ili = li

koncizeco

En la sekvanta ekzemplo, la teksto en Ido estas pli kurta ol la teksto en Esperanto eĉ se ĝi uzas nenian supersignon.

Esperanto (kun supersignoj)

Mi naskiĝis, diina bluokululo, de barbaraj gepatroj, ĉe la bonaj kaj virtaj Cimeroj kiuj vivas sur la bordo de maro senluma, hirtigita de rokoj, ĉiam batata de ŝtormoj. Tie oni konas apenaŭ la sunon; la floroj estas la muskoj maraj, la algoj kaj la koloraj konkoj kiujn oni trovas en la fundo de la golfetoj dezertaj. Tie la nuboj ŝajnas sen koloro, kaj mem la ĝojo estas kelke malĝoja; sed fontanoj de akvo malvarma tie fluas el la rokoj, kaj la okuloj de la junulinoj estas kiel tiuj verdaj fontanoj en kiuj, sur fundoj de herboj ondoformaj, reflektas sin la ĉielo.

Miaj praavoj, tiel antikvaj kiel oni povas koni, estis dediĉitaj al fora navigado sur maroj, kiujn viaj Argonaŭtoj neniam konis. Mi aŭdis, dum mia juneco, la kanzonojn pri vojaĝoj al poluso; mi estis lulata en la memoro de la glaciflotaroj, de la nebulaj maroj laktecaj, de la insuloj plenaj de birdoj, kiuj siahore kantadas, kaj flugiĝante ĉiuj kune mallumigas la ĉielon.

Esperanto (h-sistemo)

Mi naskighis, diina bluokululo, de barbaraj gepatroj, che la bonaj kaj virtaj Cimeroj kiuj vivas sur la bordo de maro senluma, hirtigita de rokoj, chiam batata de shtormoj. Tie oni konas apenau la sunon; la floroj estas la muskoj maraj, la algoj kaj la koloraj konkoj kiujn oni trovas en la fundo de la golfetoj dezertaj. Tie la nuboj shajnas sen koloro, kaj mem la ghojo estas kelke malghoja; sed fontanoj de akvo malvarma tie fluas el la rokoj, kaj la okuloj de la junulinoj estas kiel tiuj verdaj fontanoj en kiuj, sur fundoj de herboj ondoformaj, reflektas sin la chielo.

Miaj praavoj, tiel antikvaj kiel oni povas koni, estis dedichitaj al fora navigado sur maroj, kiujn viaj Argonautoj neniam konis. Mi audis, dum mia juneco, la kanzonojn pri vojaghoj al poluso; mi estis lulata en la memoro de la glaciflotaroj, de la nebulaj maroj laktecaj, de la insuloj plenaj de birdoj, kiuj siahore kantadas, kaj flugighante chiuj kune mallumigas la chielon.

Esperanto (neoficiala x-sistemo)

Mi naskigxis, diina bluokululo, de barbaraj gepatroj, cxe la bonaj kaj virtaj Cimeroj kiuj vivas sur la bordo de maro senluma, hirtigita de rokoj, cxiam batata de sxtormoj. Tie oni konas apenaux la sunon; la floroj estas la muskoj maraj, la algoj kaj la koloraj konkoj kiujn oni trovas en la fundo de la golfetoj dezertaj. Tie la nuboj sxajnas sen koloro, kaj mem la gxojo estas kelke malgxoja; sed fontanoj de akvo malvarma tie fluas el la rokoj, kaj la okuloj de la junulinoj estas kiel tiuj verdaj fontanoj en kiuj, sur fundoj de herboj ondoformaj, reflektas sin la cxielo.

Miaj praavoj, tiel antikvaj kiel oni povas koni, estis dedicxitaj al fora navigado sur maroj, kiujn viaj Argonauxtoj neniam konis. Mi auxdis, dum mia juneco, la kanzonojn pri vojagxoj al poluso; mi estis lulata en la memoro de la glaciflotaroj, de la nebulaj maroj laktecaj, de la insuloj plenaj de birdoj, kiuj siahore kantadas, kaj flugigxante cxiuj kune mallumigas la cxielon.

Ido

Me naskis, deina bluokulo, de barbara gepatri, che la bon e vertuoza Cimeriani qui habitas la bordo di maro senluma, herisata de rokaji, sempre batata da sturmi. Ibe on konocas apene la suno; la flori esas la muski marala, l’algi e la koloroza konki quin on trovas en la fundo dil golfeti dezerta. Ibe la nubi semblas sen koloro, ed ipsa la joyo esas kelke trista; ma fonteni de kold aquo ibe fluas ek la rokaji, e l’okuli dil yunini esas quale ta verda fonteni en qui, sur fundi de herbi ondoforma, reflektas sun la cielo.

Mea preavi, tam antiqui kam ni povas konocar, esis konsakrita a fora navigado sur mari, quin tua argonauti nultempe konocis. Me audis, dum mea yuneso, la kansoni pri voyaji al polo; me esis bersata en la memoreso dil glaciflotari, dil nebuloz mari laktosimila, dil insuli plena de uceli, qui suahore kantadas, e flugeskante omni kune obskurigas la cielo.

Fakte, kiam oni analizas ĉiun frazon, oni tuj eltrovas, ke Ido uzas malpli da signojn en ĉiu okazo. (Per “signojn”, mi inkluzivas la spacetojn.) Tio estas, kion mi eltrovis, kiam mi skribas la samajn informojn en la du lingvoj.

Jen alia ekzemplo kun komentoj, kiujn mi skribis en Reddit:

Jes! [4]
Yes! [4]

Egaleco.

Mi lernas Idon de post ĉirkaŭe tri jaroj antaŭ nun. [51]
Mi lernas Ido depos cirkume tri yari ante nun. [46]

Ido gajnas.

Nu, eble! [9]
Nu, forsan! [11]

Esperanto gajnas.

Tamen mi kredas, ke estas pli da idistoj ol tiom. [49]
Tamen me kredas, ke esas plua Idisti kam tanta. [47]

Kvazaŭa egaleco.

Estas 250 uzantoj en IdoListo sed multaj idistoj (kiel mi) ne estas en tiu listo. [81]
Esas 250 uzeri en IdoListo ma multa Idisti (tala kam me) ne esas en ta listo. [77]

Ido gajnas.

Estas 223 idistoj en Fejskbuko, sed multaj idistoj kiuj uzas IdoListon ne uzas Fejsbukon, kaj multaj idistoj kiuj uzas Fejsbukon ne uzas IdoListon. [147]
Esas 223 Idisti en Facebook, ma multa Idisti qui uzas IdoListo ne uzas Facebook, e multa Idisti qui uzas Facebook ne uzas IdoListo. [131]

Ido gajnas.

Fine pluraj idistoj (kiel mi) uzas neniujn. [43]
Fine plura Idisti (tala kam me) uzas nula. [42]

Kvazaŭa egaleco.

Estas ankaŭ idistoj en /r/Ido kiuj uzas neniujn. [48]
Esas anke Idisti en /r/Ido qui uzas nula. [41]

Ido gajnas.

Mi do taksus je ĉirkaŭe 500 la nombron de la idistoj. [53]
Me do evaluus a cirkume 500 la nombro de Idisti. [48]

Ido gajnas.

Sed kiom estas reale aktivaj? [29]
Ma quanta esas reale aktiva? [28]

Kvazaŭa egaleco.

Certe malpli ol cent. [21]
Certe min kam cent. [19]

Kvazaŭa egaleco.

Sume: kiel lingvo, kiun oni elparolas pli facile ol Esperanto, kaj kiu uzas neniun supersignon, Ido faras tre bone…

riĉeco

Jen kelkaj el la multaj “novaj” vortoj adoptitaj de la Akademio de Esperanto, kiujn Ido jam estis adoptinta oficiale.

aeroplano: 1908 oficiale en Ido, 1921 oficiale en Esperanto.
algoritmo: 1908 oficiale en Ido, 2007 oficiale en Esperanto.
aviado: 1908 “aviaco” oficiale en Ido, 1934 “aviado” en Esperanto.
biologio: 1908 oficiale en Ido, 1909 oficiale en Esperanto (vivoscienco!).
detektivo: 1908 oficiale en Ido, 2007 oficiale en Esperanto.
feko: 1908 oficiale en Ido, 2007 oficiale en Esperanto.
genio: 1908 oficiale en Ido, 1909 oficiale en Esperanto.
genro: 1908 “genero” oficiale en Ido, 2007 “genro” oficiale en Esperanto.
geologio: 1908 oficiale en Ido, 1909 oficiale en Esperanto.
giganto: 1908 oficiale en Ido, 1909 oficiale en Esperanto.
gimnastiko: 1908 oficiale en Ido, 1909 oficiale en Esperanto.
gimnazio: 1908 oficiale en Ido, 1921 oficiale en Esperanto.
hospitalo: 1908 oficiale en Ido, 1909 oficiale en Esperanto (malsanulejo!).
kanguruo: 1908 oficiale en Ido, 2007 oficiale en Esperanto.
kodekso: 1908 “kodexo” oficiale en Ido, 2007 “kodekso” oficiale en Esperanto.
kohero: 1908 oficiale en Ido, 2007 oficiale en Esperanto.
kompakta: 1908 oficiale en Ido, 2007 oficiale en Esperanto.
mesaĝo: 1908 “mesajo” oficiale en Ido, 2007 “mesaĝo” oficiale en Esperanto.
motivo: 1908 oficiale en Ido, 1909 oficiale en Esperanto.
nano: 1908 oficiale en Ido, 2007 oficiale en Esperanto.
organika: 1908 oficiale en Ido, 2007 oficiale en Esperanto.
origino: 1908 oficiale en Ido, 1909 oficiale en Esperanto.
pingveno: 1908 “pinguino” oficiale en Ido, 2007 “pingveno” oficiale en Esperanto.
reala: 1908 “reala” oficiale en Ido, 1909 “reala” oficiale en Esperanto.
spekto: 1908 oficiale en Ido, 2007 oficiale en Esperanto.
stabila: 1908 oficiale en Ido, 2007 oficiale en Esperanto.
sugesto: 1908 oficiale en Ido, 2007 oficiale en Esperanto.
teniso: 1908 oficiale en Ido, 2007 oficiale en Esperanto.
virtuala: 1908 oficiale en Ido, 2007 oficiale en Esperanto.
viruso: 1908 oficiale en Ido, 2007 oficiale en Esperanto.

Advertisements

4 pensoj pri “kelkaj avantaĝoj de Ido

  1. Oni povus ĉi tie tre multe komenti el interlingvistika vidpunkto, kaj verŝajne oni povus fari similan liston kun aliaj trajtoj montrantan al grandaj avantaĝoj de E-o*, sed mi ne vidas kaŭzon polemiki, mi ankaŭ ne ĉiom legis.
    Mi volas nur atentigi pri du klaraj misprezentoj de E-o:
    1) “Kun “nkt”, multaj personoj elparolas la N kiel /ŋ/ anstataŭ /n/. Tio estas kontraŭfundamenta ĉar unu litero havas nur unu sonon en Esperanto.”
    -La antaŭscienca formulo de la Fundamento celas kompreneble fonemojn, ne fonetikajn sonojn. Tial [ŋ] estas senproblema, kaj mi ne komprenas la emon de multaj E-istoj ĝin eviti, kvankam eĉ Zamenhof aprobis ĝin.

    2) Estas klaraj diferencoj inter ‘Vi’ kaj ‘Vj’ rilate silabadon (kaj depende de tio akcentadon). La vorto ‘aidoso’ ne estas eraro, sed simple kvar-silaba: a-i-do-so, oni ne elparolu ĝin *ajdoso.

    *Atentu la formon de la participo: La akordo, forestanta en Ido, montras, ke ĝi rilatas al ‘liston’, ne al ‘trajtoj’. Do multaj aferoj ne estas nur bonaj aŭ nur malbonaj, efektive la plej multaj trajtoj havas kaj avantaĝojn kaj malavantaĝojn, do ne estas “objektiva” decido inter ili.

    1. 1) Ĉu tio signifas, ke anstataŭ “unu litero, unu sono” ni havas “du literoj, unu fonemo”? Ĉar la du literoj “nk” antaŭ la litero t respondas al la fonemo ŋ, kiu kiel tion postulas la difino de fonemo estas nedividebla.

      2) Relegu: mi skribis pri la litero j nur antaŭ konsonanto. Fine, mi ja konsentas kun vi pri aidoso, ĉar ĝi estas mallongigo; alie la i estus malpermesita kiel tion demonstras vortoj kiel pejzaĝo. Tial mi jam klarigis mian artikolon pluraj monatoj antaŭ ke vi legis ĝin. Bonvolu relegi la alineon kiu komenciĝas per “Fine oni povus diri”.

      Dankon pro la komento. Mi ankaŭ kredas, ke Esperanto havas siajn avantaĝojn. Ambaŭ lingvoj ilin havas.

      1. Saluton!
        rilate 1) Ne, estas “unu grafemo, unu fonemo” (kvankam oni povus debati pri la statuso de ‘ŭ’, sed ni lasu tion ĉi tie). Dum ekz. en la germana [ŋ] kontrastas kun [n] (sinnen [zɪnən] “mediti” – singen [zɪŋən] “kanti”), en Esperanto ne estiĝas diferenco, same ne kiel estiĝas diferenco el la palatigita elparolo de ‘k’ en ‘kino’ aŭ la labialigita en ‘kulo’.
        Fonetike severa postulo “unu litero – unu sono” estas ja nerealigebla.

        rilate 2) En Esperanto simple ne ekzistas i-diftongoj kiel [ai] en la angla ‘fire’. Antaŭ konsonanto la diferenco inter V + j kaj diftongo Vi ja estas minimuma aŭ eĉ nula, sed antaŭ vokaloj ĝi klaras laŭ la silaba strukturo: kra-jo-no (tiel jam en la Fundamento), ne *kraj-o-no (dum mi pensas, ke ‘aŭ’ kaj ‘eŭ’ estas veraj diftongoj, oni diras an-taŭ-a, ne *an-ta-ŭa; tial ankaŭ ‘ŭ’ ne aperas silabkomence). Apud tio, kiel la citita ‘foiro’ (ne ‘fojno’) aŭ ‘soifa’ montras, ne estas ia malpermeso de V + i en Esperanto. Ili simple ne formas diftongojn, sed estas apartaj.
        Oni, parenteze, ne miksu fonemajn diftongon kun la skribo. Kion mi ĵus skribis pri diftongoj antaŭ konsonantoj ne signifas, ke ne estus diferenco inter ‘bojkoto’ kaj teoria *’boikoto’ – la lasta havus unu silabon pli. Ke Ido skribas tion alimaniere, ne estas pli aŭ malpli bona, simple alia konvencio.

lasu komenton

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s