kiel kompreni la lingvon Ido

Mi ĝisdatigis kaj korektis tiun paĝon per supersignoj kaj laŭ la Kompleta Gramatiko de Ido (1925) kaj la Complete Manual (1919). Jen la rezulto. Eĉ se mi mem estas Idisto, mi ne tute konsentas kun la opinio de la aŭtoro origina: mi ne kredas, ke Ido estas «pli bona» ol Esperanto; laŭ mi, ĉiu lingvo havas siajn avantaĝojn. Tamen mi kredas, ke la teksto povas esti utila. Tial mi ankaŭ forigis iujn frazojn. Dankon al Robin van der Vliet pro tralegi ĉi tiun artikolon kaj helpi min plibonigi ĝin.

Jen mallonga prezento de la ĉefaj punktoj por faciligi komprenon de Ido por Esperantistoj.

alfabeto

La alfabeto estas la «Latina» alfabeto sen supersignoj («Latina», t.e., inkluzive la literojn kyzju kaj w). Do, la alfabeto estas sen la ses Esperantaj literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, kaj kun la literoj q, w, x, y.

Kiel multaj lingvoj, Ido uzas digrafojn sed nur du. Anstataŭ ĉ estas digrafo ch (Angla kaj Hispana ch, Franca tch, Germana tsch), kaj anstataŭ ŝ estas digrafo sh (Angla sh, Franca ch, Germana sch). La sono ĥ ne estas uzata.

Multaj lingvoj ne konas distingon inter la du sonoj ĝ kaj ĵ, kaj en Ido oni ne bezonas fari tiun distingon; j estas prononcata kiel en la Franca lingvo (do kiel ĵ en Esperanto); se oni prononcas ĝin kiel ĝ (kiel en la Angla lingvo) tio ne ĝenas. La litero u anstataŭas ŭ post vokalo sen ŝanĝo de prononco; do au estas prononcata kiel .

La «novaj» literoj estas kvar: q ĉiam estas sekvata de u, kaj la du kune havas sonon kiel Esperanta . La litero w estas duon-konsonanto kaj havas la sonon de ŭ antaŭ vokalo (ekzemple: westo, wiskio), do kiel en la Angla lingvo. La litero x anstataŭas ambaŭ ks kaj kz, kaj sen ĝeno oni rajtas prononci ĝin kiel ks aŭ gz laŭvole. Fine, la litero y estas duon-konsonanto prononcata kiel en Angla yes aŭ Franca yeux, kaj ĝi anstataŭas j antaŭ vokalo (ekzemple: yaro, yes, yuna).

akcento

La akcento estas (1) sur la lasta vokalo de la infinitivo (-ar, -ir, -or);
(2) sur la antaŭlasta vokalo por aliaj vortoj.
(3) Sed en plursilabaj radikoj, i kaj u tuj antaŭ vokalo ne povas ricevi la akcenton.

Ekz. (1) amir, kredir, finar; (2) amata, kredita, finotaduo, ca-die; (3) filiimentio, akademio, melodio, aquo, linguorevuo.

pluralo

O-vortoj (substantivoj) finiĝas singulare je -o sed plurale je -i. Ĉi tiu finaĵo estas prenita de la Itala, Rumana kaj Slavaj lingvoj. Ekzemple: monato, monati; pomo, pomi; vokalo, vokali; tablo, tabli.

a-vorto (adjektivo)

Kiel la artikolo en Esperanto («la»), kaj kiel la artikolo en, ekzemple, la Angla lingvo (the), la a-vorto ne ŝanĝiĝas ĉu la o-vorto estas singulara aŭ plurala, aŭ ĉu ĝi ricevas la akuzativon aŭ ne. Ekzemple: bela floro, bela flori (belaj floroj); granda domo, granda domi; bona hundo, bona hundiblua plumoblua plumon (bluan plumon).

En Ido oni uzas a-vorton, ne adverbon, en frazoj kiaj «estas necese trovi …», «estas klare certe ke …», «estas certe klare ke …». Do oni diras, ekz., lernar Ido esas facila. Ĉar infinitivo havas kvaliton o-vortecan, oni ankaŭ povas libere uzi prepozicion rekte antaŭ ĝi, anstataŭ diri, ekzemple, «antaŭ ol paroli».

akuzativo

La normala vortordo en Ido estas: subjekto – verbo – rekta objekto. La akuzativa finaĵo -n estas uzata por la rekta objekto (kiel en Esperanto) nur kiam ĝi venas antaŭ la subjekto. Ekzemple, hundo vidas kato aŭ katon vidas hundo.

La a-vorto ricevas la finaĵo -n nur se ĝi ne

Aliaj uzoj de -n ne ekzistas en Ido. Por indiki movon oni uzas prepozicion ad (al), ofte kune kun alia prepozicio kiel en. Ekzemple, ni iras ad Nederlando (ni iras Nederlandon); aden la domo (en la domon). En esprimoj kiaj «unu matenon» aŭ «la duan tagon» oni ne uzas en Ido la finaĵon -n.

En frazo kiel «Mi farbis la pordon ruĝa», por eviti konfuzon kun «Mi farbis la pordon ruĝan», oni uzas adverbon por «ruĝa» (reda): mi farbizis la pordo rede.

personaj pronomoj

En Ido personaj pronomoj estas pli facile distingeblaj aŭde, speciale telefone:
Ido: me, vu, tu, ilu, elu, olu; ni, vi, li; su; onu
Esp: mi, vi, ci, li, ŝi, ĝi; ni, vi, ili; si; oni

La pronomoj ilu, elu, olu, onu havas mallongajn formojn il, el, ol, on kiujn oni rajtas uzi laŭ prefero. Estas ankaŭ komuna, tre utila, formo lu por eviti la necesecon indiki sekson kiam tio estas aŭ ne ebla aŭ ne taŭga (aŭ diri ĉiufoje «li aŭ ŝi»). La pronomo lu estas singularo de li (ili). Simile, ilu, elu, olu havas plurali ili, eli, oli sed ĝenerale oni uzas nur la komunan formon li. La pronomo vu (singularo de vi) indikas ke oni parolas al unu persono.

verboj

Verboj ĝenerale havas samajn finaĵojn kiel en Esperanto, sed anstataŭ -u estas -ez (de la Franca lingvo). Anstataŭ -i estas -ar (de lingvoj Hispana, Itala, Portugala), kaj infinitivo ricevas akcenton je ĉi tiu fina silabo (kiel en tiuj fontlingvoj).

Por mallongigi formojn kiajn estis preninta, estas alternativa formo per sufikso -ab-. Ekz. prenabis (estis preninta) kaj prenabos (estos preninta).

Por pasivaj formoj Ido uzas la sufikson -es- anstataŭ -iĝ-. Ekz.: trovesas (troviĝas); perdesis (perdiĝis).

Kelkaj verboj en Ido estas kaj transitivaj kaj netransitivaj, tiel evitante heziton ŝanceliĝan inter alternativoj kiel «ĉesi/ĉesiĝi, daŭri/daŭrigi, fini/finiĝi, komenci/komenciĝi, ŝanĝi/ŝanĝiĝi». Do, nia laboro komencas, duras, finas kaj ni komencas, duras, finas nia laboro.

propraj nomoj

Propraj nomoj, ankaŭ nomoj geografiaj, en Ido ne bezonas finiĝi per -o. Ekzemple: Azia (Azio), Europa (Europo), India (Hindujo), Kanada (Kanado), Polonia (Pollando).

sekso

Vortoj por personoj kaj animaloj estas sen seksa signifo (kun malmultaj esceptoj kiel viro). Tiel vortoj kiaj aktoro, autoro, dicipulo, kantisto, kuzo, prezidanto, kato, hundo, bovo estas neutralaj pri sekso. Kiam oni bezonas indiki la sekson estas du eblaj sufiksoj: vira (-ul-) kaj virina (-in-). Ekzemple, kuzo povas esti aŭ kuzulo (virseksa kuzo) aŭ kuzino (virinseksa kuzo). Kiam necese oni povas diri aktorulo aŭ aktorino, sed alikaze oni diras aktoro sen risko ke aliaj personoj ne scios ĉu kompreni «aktoro (de iu sekso)» aŭ «aktoro (virseksa)».

derivado

(1) Derivado de o-vorto el a-vorto. Kiel en Esperanto, «persono kantanta» estas kantanto (ne «kantantulo»), kaj «persono vidanta» estas vidanto (ne «vidantulo»). Simile, en Ido «persono blinda» estas blindo (ne «blindulo»), kaj «persono riĉa» estas richo (ne «richulo»). Do, Ido uzas nur unu metodon por ŝanĝi iu ajn a-vorton al o-vorto kun la senco «kiu estas …».

(2) Derivado de a-vorto el o-vorto. Simile, a-vorto derivita rekte de o-vorto havas sencon «kiu estas …». Ekzemple, patra (kiu estas patro), ligna pordo (pordo el ligno), papera ludilo (ludilo kiun konsistigas papero). Por trovi a-vorton kiu signifas «kiu rilatas, kiu koncernas …», oni uzas sufikson -al- kiel en la vortoj naturala (natura), dorsala (dorsa), mondala, nacionala, originala, radikala, universala. Inter aliaj sufiksoj estas -oz- por indiki enhavon de io: glorioza (glora), danjeroza (danĝera).

(3) Derivado de verbo el o-vorto, kaj inverse. Kiel ĝenerale en Esperanto, o-vorto derivita rekte (sen afikso) de verbo indikas agon aŭ staton, kiel parolo, hezitomovo. Por derivi verbon de o-vorto oni ĝenerale uzas afikson. Ekzemple: salizas («salas»), kie la sufikso -iz- indikas «provizi» aŭ «aldoni». Tiel la vorto salizo indikas la agon. La plej ĝenerala sufikso por derivi verbon de o-vorto estas -ag- (de la verbo «agas»); ekzemple, martelagas (martelas), donante la o-vorton martelago. Ripeta aŭ daŭra martelago estas martelagado.

prepozicioj

Speciale gravaj estas la tri prepozicioj kiuj, por eviti miskomprenon, anstataŭas la multsignifan vorton «de». Por indiki apartenon, oni uzas di: parto di mashino; domo di nia amiko; tempo di paco. Por indiki devenon aŭ originon oni uzas de: homo de la nordo; de la maro venis fishi; libro de biblioteko; donaco de ni. Por indiki faranton de ago aŭ aĵo oni uzas da: libro da Zamenhof; pikturo da lia amiko; kato trovita da ni. Rimarku la uzon de ĉiuj tri: pago da amiko di nia flugo de Nederlando. La tri vortoj, da, de, di, respondas al tri sencoj (kiel ekz. la Anglaj by, from, of) kaj klarigas la intencon de la skribanto.

Alia distingo estas inter la tempaj kaj spacaj sencoj de la vortoj «antaŭ» kaj «post». Por indiki tempan sencon oni uzas ante kaj pos. Por indiki spacan sencon oni uzas avan kaj dop (malantaŭ). Do, patro venis ante la familio diferencas de patro venis avan la familio. En la unua kazo oni parolas pri tempo-diferenco (ekz. dudek minutoj), en la dua pri spaco-diferenco (la patro promenis antaŭe, ne malantaŭe).

vortaro

Tre multaj vortoj de Esperanto restas sen skriba ŝanĝo en Ido. Aliaj vortoj estas malsamaj pro diversaj motivoj.

(1) Ortografie, por forigi supersignojn kaj uzi la plenan alfabeton. Ekz.: richa (riĉa), mashino (maŝino), gardeno (ĝardeno), jus (ĵus), jurnalo (ĵurnalo), lauta (laŭta), cielo (ĉielo), quar (kvar), quankam (kvankam), wiskio (viskio), texto (teksto), exemplo (ekzemplo), bayoneto (bajoneto), yes (jes).

(2) Por faciligi prononcon por popoloj kiuj ne havas en siaj lingvoj tiajn akumulaĵojn de konsonantoj. Ekz. punto (punkto), funciono (funkcio), cienco (scienco), eceso (eksceso).

(3) Por fari vortojn pli internacie rekoneblaj kaj malpli artefaritaj. Ekzemple:

imaginar (imagi) – A: to imagine, F: imaginer, H: imaginar, I: immaginare.
mencionar (mencii) – A: to mention, F: mentionner, H: mencionar, I: menzionare.
mentala [mento kun sufikso -al-] (mensa) – A: mental, F: mental, H: mental, I: mentale.
pistono (piŝto) – A: piston, F: piston, H: pistón, I: pistone.

Oni rimarkas, ke iuj vortoj en Esperanto estas (iomete kiel multaj vortoj en Volapük) ŝanĝitaj de la plej internaciaj kaj ĝenerale rekoneblaj formoj.

(4) Por eviti vortojn dubasencajn. Ekzemple, la vorto «pruntas» estas anstataŭita per la vortoj pruntas (prunteprenas) kaj prestas (pruntedonas, alpruntas). La vorto «eble» estas anstataŭita per posible kaj forsan, kaj la vorto «neebla» per negebla kaj neposibla, ĉar la du sencoj estas tute malsamaj. Simile «atendi» havas du sencojn: (a) vartar, A: await, F: attendre, G: warten; (b) expektar, A: expect, F: s’attendre à, G: erwarten. Kiel jam menciite, la vorto «de» havas eĉ tri sencojn!

afiksoj

Por eviti tro oftan kaj ĝenan uzon de la prefikso «mal-», por sencoj ofte uzataj estas vortoj senprefiksaj. Ekz.: apertas (malfermas), chipa (malmultekosta), enemiko (malamiko), falias (malsukcesas), febla (malforta), kurta (mallonga), lenta (malrapida), mikra (malgranda), poka (malmulta), povra (malriĉa), leda (malbela), tarda (malfrua).

Oni rajtas uzi prefikson se oni ne memoras la pli mallongan vorton. La prefikso uzata en Ido havas pli internacian formon, des-. Ekz. desfacila (malfacila), desavantajo (malavantaĝo).

elizio

En Ido oni povas elizii la finan -a de a-vorto kaj de la artikolo (la). Ekz.: la sam autori, bon espero, grand avantajo.

Kelkaj oftaj vortoj havas alternativajn formojn malpli longajn. Ekz. ada (al), ede (kaj), odo (aŭ), ita aŭ ta (tiu), ica aŭ ca (ĉi tiu), iluil (li), eluel (ŝi), oluol (ĝi). Oni rajtas uzi tiujn formojn kiujn oni preferas.

frazoj en Ido kaj Esperanto

La sequanta frazi montras kelka aspekti linguala.
La sekvantaj frazoj montras kelkajn aspektojn lingvajn.

La puerino iras aden la chambro.
La knabino iras en la ĉambron.

La kurta tempo di via vizito esis joyo.
La mallonga tempo de via vizito estis ĝojo.

Lernar lingui nacionala esas desfacila.
Lerni lingvojn naciajn estas malfacile.

Morge ni vidos la bateli vizitanta nia bela ma streta riveri.
Morgaŭ ni vidos la boatojn vizitantajn niajn belajn sed mallarĝajn riverojn.

La leda oldino silence apertis la pordo a sua kelero e lente decensis l’eskalero.
La malbela maljunulino mallaŭte malfermis la pordon al sia kelo kaj malrapide malsupreniris la ŝtuparon.

Vivo persuadis multa personi irar de ruro ad urbo.
Vivo persvadis multe da personoj iri de kamparo al urbo.

Regretinde multa Esperantisti ankore havas poka savo pri Ido.
Bedaŭrinde multaj Esperantistoj ankoraŭ havas malmultan scion pri Ido.

Ido ed Esperanto esas probable du ek la maxim facila lingui en la mondo.
Ido kaj Esperanto estas verŝajne du el la plej facilaj lingvoj en la mondo.

Pro quo ne lernar ne nur Esperanto ma anke Ido?
Kial ne lerni ne nur Esperanton sed ankaŭ Idon?

Ne parolez nacionolingue!
Ne krokodilu!

Evildea esas nia deo.
Evildea estas nia dio.

kelka vorti en Ido

Nun vu povas lektar e komprenar multa texti en Ido.

Inter la personi qui developis Ido esis Louis de Beaufront e profº Louis Couturat di Francia, profº Wilhelm Ostwald di Germania, e profº Otto Jespersen di Dania. Jespersen deskriptis la developo di la linguo en «Historio di nia Linguo».

La literaturo di Ido esas plu granda kam onu forsan supozas. Esas adminime 600 libri e libreti skribita en o pri la linguo Ido. La «Antologio di Idolinguo» (en du tomi, kun plu kam 630 pagini) kontenas verki da multa autori.

Tamen Ido restas regretinde preske sekreto inter Esperantisti. Un persono dicas ke Ido mortis; altra persono dicas ke ol ne havas literaturo. La prejudiki pri Ido esas tre simila a la prejudiki di la generala publiko pri Esperanto!

Uniono inter la Esperanto-movado e la Ido-movado esus maxim bona. Ni amikeskez!

malgranda vortaro Ido-Esperanto de vortoj malsamaj

Oni ĉiam forlasas la punktojn «·» kiam oni skribas, sed oni povas konservi la streketojn «-» laŭ prefero.

absent·a = for·est·ant·a
acens·as = supr·e·n·ir·as, ascend·as
acept·as = akcept·as
a(d) = al
ad-avan·e = antaŭ·e·n
ad-en = en [+ akuzativo]
adher·as = al(glu)iĝ·as
adi·as = adiaŭ·as
adicion·as = adici·as
ad-minim·e = almenaŭ
ad-maxim·e = plej·mult·e
adult·o = plen·aĝ·ul·o
agost·o = aŭgust·o
agreabl·a = agrabl·a
agr·o = kamp·o
akut·a = akr·a
al (a la)
·al· = [ekz.: natur·al·a, soci·al·a, praktik·al·a]
alonge = laŭ·long·e de
altr·a = ali·a
an = tuj ĉe
ancien·a = mal·nov·a
ank·e = ankaŭ
ankor·e = ankoraŭ
ante = antaŭ [tempe]
anunc·as = anonc·as
apar·as = aper·as
apen·e = apenaŭ
apert·as = mal·ferm·as
apt·a = taŭg·a
aqu·o = akv·o
aquir·as = akir·as
arbor·o = arb·o
ariv·as = al·ven·as
arm·o = arm·il·o
artific·al·a = art·e·far·it·a
artikl·o = artikol·o
asist·as = ĉe·est·as
askolt·as = aŭskult·as
aston·as = mir·ig·as
atenc·as = atent·as
avan = antaŭ [space]
bald·e = baldaŭ
baln·as = ban·as
bas·a = mal·alt·a
batel·o = boat·o
besti·o = best·o
biliet·o = bilet·o
bitr·a = amar·a
bok·o = buŝ·o
boli·as = bol·as
bord·o = rand·o
braki·o = brak·o
bruis·o = bru·o
butr·o = buter·o
bux·o = skatol·o
c·a = ĉi ti·u
ca-di·e = hodiaŭ
cel·as = kaŝ·as
ces·as = ĉes·as, ·ig·as
chambr·o = ĉambr·o
chanc·o = ŝanc·o
chanj·as = ŝanĝ·as, ·iĝ·as
cher·a = mult·e·kost·a
chip·a = mal·mult·e·kost·a
ciel·o = ĉiel·o
cienc·o = scienc·o
cirkum = ĉirkaŭ
co = ĉi ti·o
da = de [indikanta la aganton]
dal (da la)
damzel·o = fraŭl·in·o
darf·as = hav·as permes·o·n por, rajt·as
de = de [indikanta devenon, originon]
deb·as = ŝuld·as
decens·as = mal·supr·e·n·ir·as
decept·as = mal·kontent·ig·as la esper·o·j·n de
defens·as = defend·as
defin·as = difin·as
del (de la)
demand·as = pet·as
de·o = di·o
depart·as = for·ir·as
des- = mal·
deskript·as = pri·skrib·as, vort·pentr·as
destrukt·as = detru·as
dev·as = dev·as moral·e
develop·as = evolu·ig·as, dis·volv·as
di = de [indikanta apartenon]
dic·as = dir·as
dil (di la)
din·a = mal·dik·a
di·o = diurn·o [tago kaj nokto]
diret·a = mal·plej long·a [vojo, metodo]
dist·as = est·as je iu distanc·o
diven·as = far·iĝ·as
divin·as = diven·as
doc·as = instru·as [temon]
dolc·a = dolĉ·a
dop = mal·antaŭ [space]
drink·as = trink·as
dubit·as = dub·as
dukt·as = konduk·as
dur·as = daŭr·as, ·ig·as
durst·as = soif·as
ecept·as = escept·as
e(d) = kaj
egard·as = en·kalkul·as, kun·konsider·as
ek = el
el(u) = ŝi
elu·a = ŝi·a
employ·as = okup·ig·as kontraŭ pago
enemik·o = mal·amik·o
·er· = [sufikso por tiu kiu ofte faras ion: fotograf·er·o, kant·er·o]
·eri· = [sufikso por establaĵo: lakt·eri·o, direkt·eri·o]
eror·as = erar·as
·es· = ·ec· [sufikso, de la verbo «es·ar», por kvalito: fort·es·o,
simil·es·o]
es·as = est·as
·esk· [sufixo] = ek· [prefikso]
est·o = orient·o
ev·as = aĝ·as
event·as = okaz·as
expekt·as = atend·as [opinias ke io okazos, iu venos, ktp.]; A: expect, F: s’attendre à, G: erwarten
explik·as = prov·as klar·ig·i
expres·as = esprim·as
·ey· = ·ej· [ekz.: abad·ey·o, abel·ey·o, dorm·ey·o]
·ez = ·u [ekz.: venez!, irez!]
fac·as = far·as
fali·as = mal·sukces·as
fang·o = kot·o
fatig·as = lac·ig·as
febl·a = mal·fort·a
felic·a = feliĉ·a
femin·a = in·seks·a
ferm·a = firm·a
fili·o = fil·o aŭ fil·in·o
fili·in·o = fil·in·o
fili·ul·o = fil·o
fil·o = faden·o
firm·o = firm·o, firma·o
forest·o = arb·ar·eg·o
formac·as = form·as
forsan = «ebl·e»; A: perhaps; F: peut-être, G: vielleicht; H: tal vez,
quizá(s); I: forse
frat·o = frat·o aŭ frat·in·o
frat·in·o = frat·in·o
frat·ul·o = frat·o
funcion·as = funkci·as
furt·as = ŝtel·as
futur·o = est·ont(ec)o
gamb·o = krur·o
gan·as = gajn·as
garden·o = ĝarden·o
general·a = ĝeneral·a
genitor·o = patr·o aŭ patr·in·o
guid·as = gvid·as
habil·a = lert·a
hard·a = mal·mol·a
hard·ig·as = hard·as
hast·as = rapid·as
hem·o = hejm·o
hier·e = hieraŭ
hik·e = ĉi ti·e
hungr·as = mal·sat·as
ib·e = ti·e
ic·a = ĉi ti·u
ico = ĉi ti·o
·if· = [sufikso kiu signifas «produkti, sekrecii»: pan·if·ad·o, sang·if·as]
il(u) = li
ilu·a = li·a
imagin·as = imag·as
import·as = est·as grav·a, grav·as
import·ant·a = grav·a
imprim·as = pres·as
infant·o = infan(in)o
infr·a = mal·supr·a
inklin·as = klin·as
instrukt·as = instru·as [iun]
ips·a = mem
irac·as = koler·as
irg·a = iu ajn
it·a = ti·u
ito = ti·o
·iv· = [sufikso por «kapabla, povanta»: instrukt·iv·a, rezist·iv·es·o]
·iz· = [sufikso kiu signifas «provizi je»: kolor·iz·as, sal·iz·as, sal·iz·o]
ja = jam
jet·as = ĵet·as
jok·as = ŝerc·as
jorn·o = tag·o [ne nokto]
jovdi·o = ĵaŭd·o
joy·as = ĝoj·as
ju·as = ĝu·as
judici·as = juĝ·as [juĝiste]
judik·as = juĝ·as [ĝenerale]
junt·as = kun·ig·as
just·a = ĝust·a, prav·a
ka(d) = ĉu
kafe·o = kaf·o
kam = ol, kiel [en komparoj]
kambi·as = inter·ŝanĝ·as
kande = ki·am
kaud·o = vost·o
kaval·o = ĉeval·o
kin = kvin
klam·as = kri·eg·as [vortojn]
klef·o = ŝlos·il·o
klim·as = grimp·as
klosh·o = sonor·il·o
kloz·as = ferm·as
kold·a = mal·varm·a
kom = est·ant·e, kiel
kombat·as = kontraŭ·batal·as
komend·as = mend·as
kompr·as = aĉet·as
kon·o = konus·o
konoc·as = kon·as
konstrukt·as = konstru·as
konten·as = en·hav·as
kontribut·as = kontribu·as
konvers·as = konversaci·as
koqu·as = kuir·as
kor·o = ĥor·o
kordi·o = kor·o
kost·o = rip·o
koz·o = aĵ·o
kurt·a = mal·long·a
kust·as = kost·as
kustum·as = kutim·as
kuvert·o = kovert·o
led·a = mal·bel·a
ledr·o = led·o
leg·o = leĝ·o
lekt·as = leg·as
lent·a = mal·rapid·a
letr·o = leter·o
li = ili
line·o = lini·o
liv·as = for·ir·as de
lor = je temp·o de
lor·e = ti·am
lu = li aŭ ŝi aŭ ĝi
lundi·o = lund·o
ma = sed
mal·a = mal·bon·a
malad·a = mal·san·a
mardi·o = mard·o
mariaj·as = edz(in)ig·as
maskul·a = vir·seks·a
matin·o = maten·o
matr·o = patr·in·o
maxim = plej
me = mi
me·a = mi·a
mem = eĉ
mencion·as = menci·as
ment·o = mens·o
merkurdi·o = merkred·o
mestier·o = meti·o
mikr·a = mal·grand·a
min = mal·pli
minim = mal·plej
mobl·o = mebl·o
must·as = dev·as [pro neceseco, ne pro moraleco]
nacion·o = naci·o
nask·as = nask·iĝ·as
nat·as = naĝ·as
nav·o = ŝip·o
no = ne [malo de «jes»]
non = naŭ
nul·a = neni·u [adj.]
nul·o = neni·o
nul·u = neni·u [pron.]
oblivi·as = forges·as
obten·as = hav·ig·as al si
o(d) = aŭ
odi·as = mal·am·as
ofr·as = ofer·as
old·a = mal·jun·a
ol(u) = ĝi
omn·a = ĉi·u
omn·o = ĉi·o
opinion·as = opini·as
opoz·as = kontraŭ(star)i
ordin·as = ord·ig·as
·oz· = havanta, plena je [ekz.: danjer·oz·a, por·oz·a, joy·oz·a]
pagin·o = paĝ·o
par- = el· [prefikso]
paz·as = paŝ·as
ped·o = pied·o
pekuni·o = mon·o
pel·o = haŭt·o
permis·as = permes·as
pikt·as = pentr·as
ple·as = lud·as [rolon, muzikilon]
plez·as = plaĉ·as
plu = pli
pok·a = mal·mult·a
popul·o = popol·o
pos = post
posibl·a = ebl·a
post·o = poŝt·o
povr·a = mal·riĉ·a
poz·as = met·as
precipu·a = precip·a, chef·a
prec·o = prez·o
pres·as = prem·as
prest·as = prunt·e·don·as, al·prunt·as
prevent·as = mal·ebl·ig·as
prezent·o = est·ant·ec·o
priz·as = ŝat·as
pro quo = ki·al
probabl·a = ver·ŝajn·a
promis·as = promes·as
pront·a = pret·a
pronunc·as = prononc·as
propoz·as = propon·as
proxim = proksim·a je
prunt·as = prunt·e·pren·as
puer·o = knab·o aŭ knab·in·o
puer·ul·o = knab·o
puer·in·o = knab·in·o
puls·as = puŝ·as
punis·as = pun·as
punt·o = punkt·o
qua = ki·u
quo = ki·o
qual·a = ki·a
qual·e = ki·el
qual·es·o = kvalit·o
quankam = kvankam
quant·a = ki·om da
quar = kvar
question·as = demand·as
quik = tuj
recent·a = last·a·temp·a, antaŭ·ne·long·a
red·a = ruğ·a
regret·as = bedaŭr·as
renkontr·as = renkont·as
recev·as = ricev·as
refuz·as = rifuz·as
regard·as = rigard·as
repast·as = manĝ·as [vidu sube]
repast·o = manĝ·o; A: meal; F: repas; G: Mahl(zeit); H: comida; I: pasto
respons·as = respond·ec·as
retro = re·e·n
retro- = [kiel prefikso] re·, retro·
ri- = re· [ripeta signifo: ri-skrib·as, ri-lekt·o]
riv·o = bord·o
rot·o = rad·o
rupt·as = romp·as
rur·o = kamp·ar·o
saj·a = saĝ·a
salv·as = sav·as
sat = sufiĝ·e, taŭg·e mult·e
satisfac·as = kontent·ig·as, plen·um·as
saturdi·o = sabat·o
sav·as = sci·as
segun = laŭ
seman·o = semajn·o
sembl·as = ŝajn·as
sempr·e = ĉi·am
separ·as = mal·kun·ig·as
sham·as = hont·as
signat·as = sub·skrib·as
signifik·as = signif·as
sik·a = sek·a
singl·a = ĉi·u unu·op·e
sinistr·a = mal·dekstr·a
sior·o = sinjor·o
sis = ses
situ·as = situaci·ig·as, lok·um·as
situ·es·o = situaci·o
siz·as = ek·ten·as subit·e
skol·o = lern·ej·o
skop·o = cel·o
sordid·a = mal·pur·a
sorg·as = zorg·as
spar·as = ŝpar·as
spens·as = el·spez·as
spoz·o = edz·o aŭ edz·in·o
spoz·ul·o = edz·o
spoz·in·o = edz·in·o
stac·as = star·as
stand·as = fart·as, stat·as
stat·o = ŝtat·o
ston·o = ŝton·o
strad·o = strat·o
strat·o = tavol·o
stranj·a = strang·a
stranjer·a = fremd·a
stret·a = mal·larĝ·a
studi·as = stud·as
stul·o = seĝ·o
su = si
suces·as = sukces·as
sufic·as = est·as sufiĉ·a
sukr·o = suker·o
sul·o = grund·o
sundi·o = dimanĉ·o
t·a = ti·u
to = ti·o
tal·a = ti·a
tal·e = ti·el
tam … kam = ti·el … ki·el, ti·om … ki·om
tant·a = ti·om da
tant·e = ti·om
tard·a = mal·fru·a
tekt·o = tegment·o
tens·as = streĉ·as
til = ĝis
titul·o = titol·o
tot·a = tut·a
tren·o = trajn·o
trist·a = mal·gaj·a
trubl·as = mal·trankvil·ig·as
tu = ci
tur·o = rond·vojaĝ·o
turm·o = tur·o
ube = ki·e
ucel·o = bird·o
·ul· = [sufikso virseksa: av·ul·o, bov·ul·o (virbovo), kat·ul·o]
ula = iu [adj.]
ulo = io
ulu = iu [pron.]
ultre = krom
un = unu
union·o = uni·o
vakanc·as = feri·as
vaku·a = mal·plen·a
vars·as = verŝ·as
vart·as = atend·as [resti por ke io okazu]
veh·as = vetur·as
vek·as = vek·iĝ·as
venerdi·o = vendred·o
vers = en la direkt·o al
vest·o = vest·aĵ·o
vest·iz·as = vest·as
vetur·o = vetur·il·o
vice = anstataŭ
vicin·a = najbar·a
vink·as = venk·as
voc·o = voĉ·o
volunt·ez = bon·vol·u
vu = vi [unu persono]
west·o = okcident·o
yar·o = jar·o
ye = je
yen = jen
yes = jes
yun·a = jun·a
yur·o = rajt·o
zer·o = nul·o

Advertisements

2 pensoj pri “kiel kompreni la lingvon Ido

    1. Jes, Ido estas pli facila ol Esperanto por anglaparolantoj, ĉar ĝi uzas vortprovizon kiu estas pli internacia, do ankaŭ pli angla. Tamen, Ido estas ankaŭ tiel (aŭ eĉ pli) facila kiel Esperanto por parolantoj de aliaj lingvoj.

lasu komenton

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s