kiel kompreni la lingvon Ido

Mi ĝisdatigis kaj korektis tiun paĝon per supersignoj kaj laŭ la Kompleta Gramatiko de Ido (1925) kaj la Complete Manual (1919). Jen la rezulto. Eĉ se mi mem estas Idisto, mi ne tute konsentas kun la opinio de la aŭtoro origina: mi ne kredas, ke Ido estas «pli bona» ol Esperanto; laŭ mi, ĉiu lingvo havas siajn avantaĝojn. Tamen mi kredas, ke la teksto povas esti utila. Tial mi ankaŭ forigis iujn frazojn. Dankon al Robin van der Vliet pro tralegi ĉi tiun artikolon kaj helpi min plibonigi ĝin.

Jen mallonga prezento de la ĉefaj punktoj por faciligi komprenon de Ido por Esperantistoj.

Continue reading “kiel kompreni la lingvon Ido”

kelkaj avantaĝoj de Ido

Laŭ mia sperto, lerni Esperanton estas tiel facila kiel lerni Idon. Tamen jen kelkaj okazoj en kiuj Ido estas pli simpla ol Esperanto. Ĉi tiu artikolo neniel estas pri beleco aŭ belsono ĉar mia plej ŝatata kanto en konstruita lingvo estas… kanto en Esperanto. Vere mi opinias, ke ambaŭ lingvoj povas esti konsiderataj belaj aŭ eĉ malbelaj. (Jes, mi konas plurajn homojn kiuj trovas Idon malbelega kaj Esperanto eĉ pli malbelega. Ili malŝatas la literon K.)

Continue reading “kelkaj avantaĝoj de Ido”

iĉismo kaj genroj

Mi simpatias iĉismon ĉar mi opinias, ke la plej multaj vortoj Esperantaj estu esence sengenraj, kaj ke oni adoptu masklan sufikson por respekti tiujn, kiuj havas nebinara(j) genro(j). Tio estas kiel la Ido-sistemo funkcias.

Ankaŭ mi ne suportas uzi ge- kiel senseksa prefikso ĉar ĝi ŝanĝas la sencon de “gepatra”, kiu ĝenerale signifas “patra kaj patrina” anstataŭ “patra  patrina”.

Plie kial oni bezonas distingi dupatran familion, dupatrinan familion kaj gepatran familion per uzi “ambaŭpatra”, “ambaŭpatrina” kaj “gepatra”? Jen ekzemplo:

La infanoj alvenis en la klasoĉambro kaj sidis sur iliaj seĝoj. La instruisto al ili disdonis iliajn raportokartojn kaj dum tio diris: “Antaŭ vendredo, vi devos igi ĝin subskribita gepatre, ambaŭpatre aŭ ambaŭpatrine.”

Ĉu oni povus diri: “Vi devos igi ĝin subskribita de ambaŭ patroj aŭ patrinoj”? Mi daŭru esplori… Sed kiel mi komprenas tiun frazon, “ambaŭ patroj aŭ patrinoj” inkluzivas aŭ “ambaŭ patroj” aŭ “ambaŭ patrinoj” sed ne “la gepatroj”, ĉu ne?

Fine kio okazas se unu aŭ ambaŭ homo(j) estas nek viro nek virino sed iu(j), kiu(j) havas nebinara(j) genro(j)? Ĉu diferencigi “patro” kaj “patrino” estas necesa en 2016?

Tamen me daŭru skribi laŭ la PIV (do laŭ la Fundamento) ĉar mi deziras, ke mi evitu fari miskomprenon kaj konfuzon. Mi vartu, ke la Akademio aŭ la PIV adoptu oficialan reformon aŭ solvon al la problemoj supre menciitaj!

Patemo inversa

Ĉi tiu kanto estas tiel bela… Mi neniam trovis Esperanton belsona ĝis mi eltrovis ĉi tion.

Jen la teksto laŭ HealyHQ:

Inverse sin etendas mondoj du,
Jen unu jen l’ ali’ tiritaj palpe,
Jen unu jen du alŝovitaj mane.

Ĉiel’ kaj Tero eltonditaj for.
Sur la manplaton estas kunmetitaj.

Vizitas lumradio de l’ komenc’;
Ĉi tiun mondon kun esper’,
La duo, nepre, iam…

Inverse kor’ sonoras batojn du,
Jen unu jen l’ ali’ kruciĝas vortoj.
Jen unu jen du alproksimas koroj.

Ĉiel’ kaj Tero eltonditaj for.
En la manpolmo estas alpremitaj.

Alvenas paŝosono de l’ komenc’,
Veturas tien kun futur’,
La duo, nepre, iam…